OpenTracks estas aplikaĵo por registri vian sportan aktivecon, kiu plene respektas vian privatecon. Ebloj: • registri vian sportan kaj alian aktivecon eksterdome • fotoj kaj markoj: marki interesajn lokojn dum registri aktivecon • registri ŝanĝon de altitudo uzante barometron • montri altitudon en EGM2008 (super averaĝa marnivelo); elporti ilin kiel WGS84 • voĉaj anoncoj • subteno por sentiloj BLE por registri vian pulson, rapidon, veturigitan distancon, pedal-rapidon, povumon (biciklado) • elporti datumojn al dosieroj KMZ (kun fotoj), KML aŭ GPX • funkcias malkonekte: interreta permeso ne estas uzata